Planorbedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Planorbarius corneus.

Planorbedoj, laŭ scienca nomo Planorbidae, laŭ ordinara nomo kornohelikoj, estas familio de aer-spiraj nesalakvaj helikoj, akvaj pulmohavaj gastropodaj moluskoj. Malkiel ĉe plej moluskoj, ili estas aer-spiraj helikoj kiuj uzas fer-bazitan hemoglobinon anstataŭ la kupro-bazitan hemocianinon por porti la oksigenon tra sia sango.[1] Kiel rezulto, planorbedoj kapablas spiri oksigenon pli efike ol aliaj moluskoj. La ekzisto de hemoglobino havigas al la korpo ruĝecan koloron. Tio estas speciale videbla ĉe albinaj animaloj.

Estante aerspiraj kiel aliaj Panpulmonata, planorbedoj ne havas brankojn, sed anstataŭe havas unu pulmon. La piedo kaj kapo de planorbedoj estas malgrandaj, dum iliaj fadenecaj tentakloj estas relative longaj. Multaj el la specioj de tiu familio havas spiralajn konkojn kiuj estas ebenspiralaj, alivorte, la konkoj estas pli malpli spiralaj kaj ebenaj, anstataŭ havi altan spiralon kiel ĉe plej el la konkoj de gastropodoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (8a de Aŭgusto 2006) “Red blood with blue-blood ancestry: Intriguing structure of a snail hemoglobin”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 103 (32), p. 12011–12016. doi:10.1073/pnas.0601861103. “We present here the complete cDNA and predicted amino acid sequence of two hemoglobin polypeptides from the planorbid Biomphalaria glabrata... Moreover, we identified a previously undescribed rosette-like hemolymph protein that has been mistaken for hemoglobin. We also detected expression of an incomplete hemocyanin as trace component. The combined data show that B. glabrata hemoglobin evolved from pulmonate myoglobin, possibly to replace a less-efficient hemocyanin, and reveals a surprisingly simple evolutionary mechanism to create a high molecular mass respiratory protein from 78 similar globin domains.”.