Plasmodium berghei

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plasmodium berghei estas specio en la genro Plasmodium subgenro Vinckeia.

Ĝi estas protozoa parazito kiu okazigas malarion en kelkaj roduloj. Origine, izolata el ratoj de la genro Thamnomys en Centra Afriko, P. berghei estas unu el kvar specioj de la genro Plasmodium kiuj estis priskribitaj en afrikaj musenaj roduloj, dum la aliaj estas Plasmodium chabaudi, Plasmodium vinckei, kaj Plasmodium yoelii. Pro ties kapablo infekti rodulojn kaj relativa facilo por geninĝenierado, P. berghei estas populara modela organismo por la studo de homa malario.