Platani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Platani
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr
Platani proksime al Heraclea Minoa

Platani (sicilie: Platani), konata en antikvaj tempoj kiel Aliko (Halykòs - Halykus, sala) estas rivero en suda Sicilio (Italio). Ĝi estas la 5a plej longa de la insulo post Salso, Simeto, Beliĉo kaj Dittaino, kun fluvojo de 103 km, kaj la tria laŭ baseno kun 1.785 km², post la Simeto kaj Salso. Ĝi fluas tra la provincoj Palermo kaj Agriĝento, markante la limon inter la dua kaj Kaltaniseto. La rivero enfluas en la Sicilia markolo, proksime de Kabo Bianco, ĉe la limo inter la komunumoj de Ribera kaj Cattolica Eraclea.