Sicilia markolo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La Sicilia Markolo aŭ Sicilia kanalo (itale, Canale di Sicilia; arabe, مضيق صقلية, aŭ kanalo de Kelibia, tunizia urbo sude de la markolo; sicilie: Canali di Sicilia aŭ Strittu di Sicilia) estas la sekcio de la Mediteranea maro inter Sicilio (Trapanio) kaj Tunizio. En la mezo de la kanalo mem estas la insulo Pantelleria. Ĉe ĝia plej mallarĝa punkto, inter Kabo Feto, proksime al Mazara del Vallo kaj Kabo Bon, apud El Haouaria, ĝi estas ĉirkaŭ 145 kilometrojn larĝa.
Simile al la Ĝibraltara Markolo, en la Sicilia Markolo la profundaj marfluoj fluas de oriento al okcidento, dum proksime de la akvosurfaco ilia direkto estas kontraŭa, tio estas, de okcidento al oriento.