Plej okcidenta provinco
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
plej okcidenta provinco सुदूरपश्चिम प्रदेश
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Godawari |
Areo | 19 539 km² |
Loĝantaro | 2 552 517 (stato: censo de 2011) |
ISO-kodo | NP-SE |
![]() la templo Badi Malika
| |
La administra unuo simple nomata plej okcidenta provinco aŭ Sudurpaŝĉim pradeŝ (nepale सुदूरपश्चिम प्रदेश, tutekzakte "ekstrem-okcidenta provinco") estas unu el sep provincoj de Nepalo, formitaj la 20-an de septembro 2015 konforme al la agendo 4 de la konstitucio de Nepalo. Laŭ la censo de 2011 la teritorio de la nuna provinco havis 2 552 517 loĝantojn. La provinca areo ampleksas 19 539 kvadratajn kilometrojn, kio rezultas en loĝdenso de po 130 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Godawari. Plej multaj homoj en la provinco cetere parolas la dotalian lingvon, iom pli ol la nepalan.