Provinco Gandaki
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
provinco Gandaki प्गण्डकी प्रदेश
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Pokhara |
Areo | 21 504 km² |
Loĝantaro | 2 403 757 (stato: censo de 2011) |
ISO-kodo | NP-FO |
![]() la palaco Gorkha
| |
La administra unuo simple nomata provinco Gandaki aŭ Gandaki pradeŝ (nepale गण्डकी प्रदेश) estas unu el sep provincoj de Nepalo, formitaj la 20-an de septembro 2015 konforme al la agendo 4 de la konstitucio de Nepalo. Laŭ la censo de 2011 la teritorio de la nuna provinco havis 2 403 757 loĝantojn. La provinca areo ampleksas 21 504 kvadratajn kilometrojn, kio rezultas en loĝdenso de po 180 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Pokhara. La nomo de la provinco rilatas al la rivero Gandaki, alfluanto de Gango.