Pli malgranda lemno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Akva surfaco surkreskinta de pli malgranda lemno

Pli malgranda lemno (Lemna minor L.) estas specio de unukotiledona planto el familio de arumacoj. Popole oni iam nomas ĝin ranaĵo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Temas pri ekstreme reduktita akva planto, kiu estas libere flosanta sur surfaco, ĝi estas tamen unujara (almenaŭ en milda kaj malvarma zonoj), unuhejma kun unuseksaj floroj. La tuta talo estas eta, proks. 1,5-2 mm, pli rare ĝis 5 mm mezproksime, ovoforma aŭ elipsoforma. Folioj tute mankas, kelkaj aŭtoroj konsideras talon kiel folion.