Plilongigita dupiramido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plilongigita dupiramido
Verticoj 2n+2
Lateroj 5n
Edroj 2n trianguloj,
n kvadratoj
Geometria simetria grupo Duedra simetrio en tri dimensioj Dnh
Propraĵoj Konveksa
Duala Dutrunko
vdr

En geometrio, n-latera plilongigita dupiramido estas pluredro konstruita per plilongigo de n-latera dupiramido per enigo de n-latera prismo inter ĝiaj duonoj

Estas tri plilongigitaj dupiramidoj kiuj estas solidoj de Johnson por n=3, 4, 5, faritaj el regulaj trianguloj kaj kvadratoj. Formoj por pli granda n povas esti konstruitaj per izocelaj trianguloj.

Bildo Nomo Solido de Johnson Edroj Duala pluredro
Plilongigita triangula dupiramido J14 6 trianguloj, 3 kvadratoj Triangula dutrunko
Plilongigita kvadrata dupiramido J15 8 trianguloj, 4 kvadratoj Kvadrata dutrunko
Plilongigita kvinlatera dupiramido J16 10 trianguloj, 5 kvadratoj Kvinlatera dutrunko
Plilongigita seslatera dupiramido - 12 trianguloj, 6 kvadratoj Seslatera dutrunko
...
n-latera plilongigita dupiramido 2n trianguloj, n kvadratoj n-latera dutrunko