Pluvbalisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ombroĥoriopluvoĥorio estas la disvastigo de plantsemoj per pluveroj. Ĝi estas formo de disvastigmeĥanismoj de planto.

La ombroxorio estas uzata de marĉaj plantoj, sed ankaŭ de plantoj, kiuj kreskas en sekaj kreskejoj , eĉ en dezerto. Oni povas dividi al pluvoĥorio en pluvdrivantoj kaj pluvbalistoj.

Caltha palustris estas tipa pluvdrivanto.
  • Pluvdrivantoj estas plantoj, kies kapsulojfoniklofruktoj malfermiĝas , kiam ili adsorbas humidecon akvo kaj la fruktvandoj ŝveliĝas. La maturaj semoj poste estas elfluigitaj el la fruktoj pere de la pluvakvo. Tipaj pluvdrivantoj estas Caltha palustris kaj Erantido vintra. Ankaŭ sedo, kiu kreskas en sekaj ejoj, disvastigas tielmaniere.
  • Pluvbalistoj uzas la energion de la falantaj pluveroj por disigi iliajn semojn. Al tiu grupo apartenas salvio, brunelo kaj bazilio.

Pluvoĥorio estas kune kun bitisoĥrio (disvastigo per la fluado de riveroj) kaj naŭtoĥorio (perdriva disvastigo) subformo de la hidroĥorio – la disvastigo de plantaj semoj per akvo.