Brunelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Brunelo
Prunella grandiflora: infloresko
Prunella grandiflora: infloresko
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: Brunelo Prunella
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Brunelo (latine Prunella) estas genro de plantoj el familio Lamiacoj. Temas pri plurjaraj herboj, plejofte malaltaj, kies floroj estas aranĝitaj en densaj infloreskoj, kun braktoj malsimilaj al la folioj. Tiu genro entenas kvinon da specioj en mezvarmaj regionoj. Unu specio - la ofta brunelo - estas pli malpli kosmopolita, tio estas de tutmonda disvastiĝo.
Kelkaj specioj:

  • Prunella grandiflora (L.) Scholler - grandflora brunelo
  • Prunella hispida Bentham - hirta brunelo
  • Prunella laciniata (L.) L. - flaveta brunelo
  • Prunella orientalis Bornm. - orienta brunelo
  • Prunella vulgaris L. - ordinara brunelo