Pokémon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pokemono)
Saltu al: navigado, serĉo

Pokémon (japane ポケモン Pokemon, mallongigo de la angla Pocket Monsters = "Poŝaj Monstroj") estas unuflanke serio de rolaj videludoj por diversaj videoludiloj de Nintendo, kaj aliflanke ankaŭ la nomo de pli ol 649 malsimilaj fikciaj bestoj en tiuj ludoj. Post la apero de la du unuaj ludoj en 1996, el la sama koncepto estis faritaj ankaŭ serioj animeaj kaj mangaaj, kolektkarta ludoj kaj aliaj produktoj. Pokémon estis en 2007 konsiderata kiel la dua plej sukcesa serio de videludoj pro 155 milionoj da kopioj venditaj.[1]

Satoshi Tajiri elpensis la serion. Lia ŝatokupo, kaptado de cimoj, inspiris lin. Kiel cimojn, la rolulo "Pokémon-trejnisto" kaptas sovaĝajn Pokémon-ojn. Sovaĝa Pokémono ne havas trejniston. Por kapti kaj iĝi trejnisto de iu Pokémono, la Pokémon-trejnisto devas uzi pilkon nomitan "Pokéball"-o. Post kaptado, Pokémonoj povas batali kontraŭ Pokémonoj de aliaj trejnistoj. Pokémono kiu venkas alian Pokémonon en batalo ricevas spertpoentojn. Se Pokémono ricevas sufiĉe da spertpoentoj, ĝi atingas supran nivelon de forteco.

La frapfrazo de Pokémon estas en la japana lingvo "ポケモンゲットだぜ! (Pokemon Getto Daze!?)" aŭ "Gotta catch 'em (t.e. them) all" en la Angla lingvo. En Esperanto, tio signifas "Mi ekhavas pokemonon!" kaj "Vi devas kapti ĉiujn." De 2003 ĝis 2013, la Nordamerika filio de la pokemona kompanio, Pokémon USA, Inc. (poste renomiĝis "The Pokémon Company International"), ne uzis la frapfrazon.

La ludoj[redakti | redakti fonton]

De 1996 ĝis 2013, estis publikigitaj ses generacioj de Pokémon-videludoj. En ĉiu generacio, novaj Pokémonoj unue aperis, tiel ke la nombro da Pokémonoj kreskis de 151 en 1996 al 721 en 2013.

La Unua Generacio[redakti | redakti fonton]

La unuaj ludoj estas Pokémon Red kaj Blue (Blue estas Green en Japanujo). Ili aperis en la japana lingvo en 1996. En Japanujo ankaŭ aperis Blue, kiu estas versio nur por Japanujo kun pli novaj bildoj kaj sonoj.

La Dua Generacio[redakti | redakti fonton]

La duaj ludoj estas Pokémon Gold kaj Silver kaj poste aperis Pokémon Cristal.

La Tria Generacio[redakti | redakti fonton]

La triaj ludoj estas Pokémon Ruby kaj Sapphire kun refaroj de la unuaj ludoj sub la nomoj, Pokémon FireRed kaj LeafGreen kaj poste aperis Pokémon Emerald.

La Kvara Generacio[redakti | redakti fonton]

La kvaraj ludoj estas Pokémon Diamond kaj Pearl kun Pokémon Platinum. Poste aperis la refaroj Pokémon HeartGold kaj SoulSilver.

La Kvina Generacio[redakti | redakti fonton]

La kvinaj generacioj estas Pokémon Black kaj White. Post du jaroj aperis Pokémon Black 2 kaj White 2 en la sama regiono de ludado.

La Sesa Generacio[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2013 aperis du novaj ludoj- Pokémon X kaj Y kun novaj Pokémonoj. Ili estas la unuaj Pokémonaj ludoj por la Nintendo 3DS. En Novembro 2014, Pokémon Omega Ruby kaj Alpha Sapphire aperis.[2]

La Sepa Generacio[redakti | redakti fonton]

La sepaj ludoj, Pokémon Sun kaj Moon, aperis en novembro 2016. La sekvaj ludoj, Pokémon Ultra Sun kaj Ultra Moon, aperos en novembro 2017. Ĉi tiuj ludoj okazas en la Alola regiono.

TV[redakti | redakti fonton]

La televidserio Pokémon sekvas la aventurojn de Ash (Satoshi japane). Kiel en la ludoj, Ash volas iĝi Pokémona ĉampiono, kaj tiucele devas kapti diversaj Pokémon-ojn kaj venki diversajn estrojn. Li vojaĝas tra la universo de Pokémon kun siaj geamikoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]