Pola (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 58°12′35″N 31°38′05″E  /  58.20972°N, 31.63472°O / 58.20972; 31.63472 (Pola (rivero))
Pola
ruse: Пола
rivero
Pola river.JPG
Pola en la Parfina distrkto de la Novgoroda provinco
Lando Rusio Rusio
Regionoj Tverja provinco, Novgoroda provinco
Fontrivero
 - situo Andreapola distrikto, Tverja provinco
 - koordinatoj 57°01′20″N 31°58′13″E  /  57.02222°N, 31.97028°O / 57.02222; 31.97028 (Pola (rivero))
Enfluejo Lago Ilmenj
 - situo Parfina distrikto,
Novgoroda provinco
 - alteco 18,1 m
 - koordinatoj 58°12′35″N 31°38′05″E  /  58.20972°N, 31.63472°O / 58.20972; 31.63472 (Pola (rivero))
Longo 268 km (167 mi)
Akvokolektejo 7 420 km² (742 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 63 /s
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Pola River

Pola (ruse Пола) estas rivero en nord-okcidento de la Eŭropa parto de Rusio, en la provincoj Tverja kaj Novgoroda. La rivero apartenas al la baseno de la Balta Maro.

La riverkomenco de Pola situas sur nord-okcidentaj deklinoj de la Valdaja Altaĵo, en Andreapola distrikto de la Tverja provinco. La rivero enfluas en sud-orientan parton de la lago Ilmenj, en la Parfina distrikto de la Novgoroda provinco. Antaŭ de la enfluo ĝi kuniĝas per branĉo kun la rivero Lovatj, tamen ne enfluas en tiun. Post la kuniganta branĉo la rivero ekhavas la duan nomon — Vergotj. Ĉe Pola urboj ne estas, la plej granda loĝloko estas vilaĝo Pola. La rivero estas populara por akvaj turistoj.[1][2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Е.С. Повалишникова, la artikolo Пола en la reta scienc-populariga enciklopedio “Akvo de Rusio” (ruse).
  2. La rivero Pola en la ŝtata akva registro (ruse).