Saltu al enhavo

Politika korupto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Politika korupto
Reformistoj kiel la usona Joseph Keppler priskribis la fakton ke la Usona Senato de la 19-a jarcento estis kontrolita de la gigantaj monfondusoj, reprezentataj de la financaj monopoloj kiuj plue estis funkciantaj poste pere de la politika korupto.
Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ Korupto

La politika korupto referencas al deliktoj fifaritaj de publikaj funkciuloj kaj aŭtoritatoj kiuj misuzis siajn povon kaj influon farante intence malbonan uzadon de la financaj kaj homaj rimedoj al kiuj ili havas facilan aliron, anticipante siajn personajn interesojn aŭ tiujn de iliaj proksimuloj,[1] por atingi kontraŭleĝan avantaĝon ĝenerale sekrete kaj private. La mala termino de politika korupto estas politika travidebleco. Laŭ Hernández Gómez (2018), la korupto estas difinita kiel «ajna rompo aŭ devojiĝo, ajnatipe, kun ekonomiaj celoj aŭ ne, okazigita per la agado aŭ malagado de la instituciaj devoj, fare de tiuj kiuj devis klopodi la realigon de la celoj de la publika administracio kaj kiuj male malhelpis, prokrastis aŭ malhelpis ilin».[2] Pro tio oni povas paroli pri la nivelo de korupto aŭ de travidebleco de legitima ŝtato.[3]

La formoj de korupto varias, sed la plej oftaj estas la kontraŭleĝa uzado de privilegia informaro kaj sponsorado; krom la subaĉetoj, la avantaĝigo, la imposta evitado, la timigo, la trompo, la malversacio, la publika maljustico, la kacikismo, la amikismo, la falsa voĉdonado, la nepotismo, la senpuneco kaj la despotismo.[4] La korupfado faciligas ofte aliajn tipojn de krimaj fifaroj kiel la narkotaĵŝakrado, la monlavado, la eksterleĝa prostituo kaj la homvendado, kvankam ĝi nek limiĝas al tiuj organizitaj krimoj nek ĉiam nepre apogas aŭ helpas aliajn krimojn, sed tre ofte celas nur la propran kriman pliriĉigon.

Korupto subfosas la legitimecon de registaro kaj demokratajn valorojn kiel politika efikfido. Pruvoj en fragilaj ŝtatoj indikas, ke korupto povas malfortigi fidon je institucioj.[5][6] Pere de la malfortigo de politika legitimeco, korupto povas rezultigi pliigon de perforto en la socio.[7]

Subaĉeto

[redakti | redakti fonton]

Politika subaĉeto estas pago al registara funkciulo por misuzo de lia aŭ ŝia ofico. Ĝi bezonas du partoprenantojn: paganton kaj pagaton. Ambaŭ povas komenci la agon; ekzemple, doganisto povas peti subaĉeton por tralasi komercaĵon, aŭ kontrabandisto povas proponi ĝin. En iuj landoj kulturo de korupto enplektas ĉiun aspekton de publika vivo tiel, ke individua agado sen farado de subaĉetoj estas tre malfacila. Subaĉeto povas esti postulata por la plenumado de devo, por kiu la funkciulo jam ricevas laŭleĝan pagon, kaj ankaŭ por malplenumi leĝon aŭ regulon. Krom privataj financaj motivoj, subaĉetoj estas uzataj por intence damaĝi aliulojn sen financa motivo. En iuj malriĉaj landoj, eĉ duono de la loĝantoj faras subaĉeton en unu jaro.[8]

La Konsilio de Eŭropo distingas inter aktiva kaj pasiva subaĉetado kaj krimigas ilin aparte.

  • Aktiva subaĉetado estas "promeso, propono, aŭ dono fare de ajna persono, rekta aŭ malrekta, de ajna maljusta avantaĝo al ajna ĝia publika oficisto, por tiu aŭ por aliulo, por agi aŭ deteni sin de agado en la efektivigado de siaj funkcioj" (artikolo 2 de la Krimjura Konvencio pri Korupto (ETS 173)[9] de la Konsilio de Eŭropo).
  • Pasiva subaĉeto estas "se intence farita, la peto aŭ ricevo fare de ajnaj ... publikaj oficistoj, rekta aŭ malrekta, de ajna maljusta avantaĝo, por si aŭ por aliulo, aŭ la akcepto de propono aŭ promeso de tia avantaĝo, por agi aŭ deteni sin de agado en la efektivigado de siaj funkcioj" (artikolo 3 de la Krimjura Konvencio pri Korupto (ETS 173)).[9]

Tio celas krimigi eĉ la fruajn paŝojn de korupta kontrakto (proponon, promeson, peton de avantaĝo) por klare signali ke subaĉeto estas malakceptenda. Ĝi ankaŭ plifaciligas la persekutadon de subaĉetoj, ĉar estas pli facile pruvi ke unu el la du partioj (la paganto kaj la pagato) proponis korupton ol ke ambaŭ formale interkonsentis pri ĝi. Ofte eĉ ne estas formala interkonsento, sed nur komuna kompreno, ekzemple se estas ĝenerala scio en municipo, ke por akiri konstrupermeson oni devas fari pagon al la decidanto por ricevi favoran decidon. Difino de korupto estas proponita en artikolo 3 de la Civiljura Konvencio pri Korupto (ETS 174):[10] "Rilate la celojn de ĉi tiu Konvencio, 'korupto' signifas petadon, proponadon, donadon aŭ akceptadon, rektan aŭ malrektan, de subaĉeto aŭ ajna alia maljusta avantaĝo aŭ perspektivo al tio, kiu tordas la decan plenumadon de ajna devo aŭ konduto devigata al la ricevanto de la subaĉeto, la maljusta avantaĝo aŭ la perspektivo al tio."

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Ramírez Aguilera, Rafael, kun Ramírez Victoriano, Rafael, Breve Diccionario de la Política, 1997, Mensajero isbn=9788427121133, Bilbao, pp. 69-70, hispane,
  2. [1] La anticorrupción en Colombia, el agente encubierto y la función de inteligencia, Hernández Gómez, José Ricardo, 22a de februaro 2018, Prolegómenos, volumo 21, numero 41, pp. 99–114, aliro la 16an de majo 2018, hispana, issn=1909-7727, doi=10.18359/prole.3332.
  3. «Le clientélisme en question.» junio de 2005. Arkivigite je 2019-03-24 per la retarkivo Wayback Machine «Tutorial» proponita de la ĵurnalo Le Ravi.
  4. Carrillo, Ana & Myers Gallardo, Alfonso (kunord.), Corrupción y delincuencia económica: prevención, represión y recuperación de activos [2] Ratio Legis isbn=978-84-16324-05-7 Grupo de estudios sobre corrupción. Colección Mayor. Universidad de Salamanca, España.
  5. Hamilton, A. and Hudson, J. (2014) The Tribes that Bind: Attitudes to the Tribe and Tribal Leader in the Sudan. Bath Economic Research Papers 31/14. [3] Arkivigite je 2015-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Hamilton, A. and Hudson, J. (2014) Bribery and Identity: Evidence from Sudan. Bath Economic Research Papers 30/14.[4] Arkivigite je 2015-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
  7. Fallas Jiménez, Carmen Liddy. 2012. Educación para la paz: Fomentando valores contra todo tipo de violencia. San José, Costa Rica: EUNED. 55.
  8. How common is bribe-paying?. Arkivita el la originalo je April 5, 2012.
  9. 9,0 9,1 Criminal Law Convention on Corruption: CETS No. 173. Conventions.coe.int. Alirita 2016-02-28 .
  10. Criminal Law Convention on Corruption: CETS No. 174. Conventions.coe.int. Arkivita el la originalo je 2011-06-06. Alirita 2012-12-01 .

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Cobb L, González M. Explicando la corrupción como un sistema de ciclos viciosos. Security and Defense Studies Review. 2007; 7(1):55-68.
  • Gérvas J. De la transparencia y la corrupción y de su impacto en el buen gobierno sanitario. Notas Clínicas del Equipo CESCA. 2010
  • Alvar Ezquerra, Alfredo (2010). El duque de Lerma: corrupción y desmoralización en la España del siglo XVII. La Esfera de los Libros. ISBN 9788497349901.
  • Sánchez Sánchez / Rey Mazón, Isidro / Pablo (2019). C de España: manual para entender la corrupción. Almud.