Homvendado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Homvendadohoma ŝakrado estas interalie la rekrutado, transportado, aŭ komercado de homoj kontraŭ ilia volo kaj kun la celo de seksa ekspluatado, laboreksludado aŭ ajna alia formo de ekspluatado[1][2] : kutime tio ĉi ne estas kontrabando, kiu tamen ja okazas je la peto de la kontrabanditaj personoj mem.

Terminoj kiel 'kontrabandado' aperis en la periodo ĉirkaŭ 1877-1900, en pluraj okcidenteŭropaj lingvoj. Tamen, tie tuj aperis malkonsento pri kio tiuj terminoj precize signifas aŭ signifu, kaj tiu diskuto daŭradas. La du ekstremojn, en la tre granda gamo de iam proponitaj signifoj estas: (a) ĉio kiu kontribuas al tio ke iu persono prostituiĝas estas 'homa kontrabandado'; (b)  perforte aŭ trompe inciti iun personon al prostituado estas 'homa kontrabandado'.

CoMensha, la nederlanda branĉo de La Strada International (LSI) difinas homvendadon tiel : "la rekrutado, transportado, translokigo kaj gastigado de persono, kun uzo de perforto (en larĝa senco) kaj kun la celo esploati la personon".

Amplekso[redakti | redakti fonton]

El la datumoj de 2004 de la Ŝtata Departemento de Usono, kiu kontrolas homan trafikon tutmonde, ŝajnas, ke la amplekso de homa trafiko tutmonde estas inter 600 000 kaj 800 000 homoj jare. [3] Tiuj ĉi datumoj aperis ankaŭ en la raporto de 2006. Laŭ tiuj datumoj, 80 % de la viktimoj estas virinoj, kaj la ĉefa celo de homa trafiko estas seksa ekspluato.

Laŭ datumoj de ampleksaj studoj de la Internacia Organizo de Laboro kaj UN pri homa kontrabandado (2009), ŝajnas, ke estas almenaŭ 2,5 milionoj da viktimoj de homa trafiko en la mondo. [4] La volumo de homa trafiko estas ĉirkaŭ 32 miliardoj da dolaroj jare.

Pritrakto[redakti | redakti fonton]

La prktiko inkluzivas la agoj varbi, translokigi, ŝirmi aŭ ricevi homojn por la celo de ilia ekspluato. Homa kontrabando kaj vendado inkluzivas la procezon de uzado de kontraŭleĝaj rimedoj, kiel la uzo de forto aŭ la minaco uzi ĝin, aŭ aliajn rimedojn kiel devigo, kidnapo, fraŭdotrompo. [5]

Ekspluatado kutime signifas seksa ekspluato kiel prostituigado, deviga dungado, sklaveco aŭ proceduroj similaj al sklaveco, same kiel kontrabandado de organoj por transplantado.

Homkontrabandado en multaj kazoj inkluzivas kontrabandadon de homoj de malriĉaj landoj al riĉaj landoj. La procezo profitas de la grandegaj diferencoj en la vivnivelo inter malriĉaj landoj kaj riĉaj landoj. La kontraŭbandistoj trompas la viktimojn kaj kredigas al ili, ke en la celita lando kie ili estos kondukitaj ili povos labori en estiminda laboro kiel vartistino, aŭ gajni grandajn monsumojn kaj altigi sian vivnivelon. Laŭ indico, fizika perforto ankaŭ estis ofte uzita kontraŭ la viktimoj.

Kontrabandaj viktimoj estas kontrabanditaj al la cellando kie ili estas tenitaj en severaj kondiĉoj, kiuj inkludas malliberigon aŭ minacojn kaj konfiskon de pasportoj de siaj dungantoj. La kontrabandistoj konvinkas al la viktimoj ke ili ŝuldas al la kontrabandistoj pagon por kontrabandado de ili al la cellando kaj tiu pago estas kolektita per laboro. La kvanto de la ŝuldo kaj la kvanto de laboro postulata por pagi ĝin estas determinitaj de la dungantoj, laŭ arbitra kaj foje intence neklara maniero. La situacio de la viktimoj estas aparte malbona, kompare kun aliaj specoj de ekspluatado, pro la kultura breĉo inter la kulturo de la viktimo kaj la kulturo de la loko, al kiu ŝi aŭ li alvenis. Viktimoj kutime havas tre malmulte da aliro al informoj kaj helpo, kio faciligas al tiuj, kiuj ekspluatas ilin kaj estas instigo ekspluati homojn tiamaniere.

Infankomerco[redakti | redakti fonton]

La infankomerco esta maniero de homvendado kiu aludas al trafiko aŭ rekrutado de beboj, infanoj, knaboj aŭ adoleskuloj de ambaŭ seksoj el loko al loko por ekspluati ilin por diversaj celoj, el kiuj plej oftaj por laboro kaj sekso.

"La dancantaj knaboj de Afganio" estas titolo de dokumenta filmo kiu rakontas pri la malnova sklaveca tradicio kiu ekzistas en Afganio kie malriĉaj familioj vendas siajn infanojn al riĉuloj kiuj ofte misuzas ilin.

Lukto kontraŭ homvendado[redakti | redakti fonton]

En 2000, la UN Protokolo por la Antaŭzorgo kaj Elradikigo de Kontrabandado de Homoj, precipe virinoj kaj infanoj, estis subskribita ĉe UN. Ĉi tiu protokolo kompletigas la Konvencion de UN kontraŭ Transnacia Organizita Krimo. [6] La landoj, kiuj estas subskribintoj de ĉi tiu protokolo, engaĝiĝis labori por ĉi tiuj celoj, rekonante, ke ĉi tiuj estas krimoj, kies amplekso estas pli granda ol la agado en tiu aŭ alia lando kaj por tio necesas kunigitaj klopodoj.

Ekzistas Traktato de la Konsilio de Eŭropo rilate al la lukto kontraŭ homvendado (2005).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Italio: En Kalabrio, la afrikaj migrantoj estas ekspluatataj en la kampoj fare de mafiaj organizaĵoj Blogo 'Neniam milito inter ni', 22-a junio 2017.
  2. Kataro : pli ol 450 barataj migrantoj mortis en du jaroj, Blogo 'Neniam milito inter ni', 18-a februaro 2014.
  3. Trafficking in Persons Report 2006, en la retejo de la Ŝtata Sekcio en Usono
  4. Oftaj Demandoj: Kiel Disvastigita Estas Homa Kontrabandado? en la retejo de UNODC
  5. La difino estas prenita el diskuto de la Ĝenerala Asembleo de UN en 2000, vidu paĝon 54 de ĉi tiu dokumento
  6. Protokolo por Malhelpi, Subpremi kaj Puni Persontrafikon Arkivigite je 2008-04-10 per la retarkivo Wayback Machine, en la retejo de UN por homaj rajtoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]