Poltura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Polturo)
Kupra polturo el epoko de Liberecbatalo de Rákóczi (1704)

La poltura (ebla esperantigo polturo) estas historia hungara monero, kiu estis pregita dum regado de Lipoto la 1-a, Jozefo la 1-a, Ferenc Rákóczi la 2-a, Karlo la 3-a kaj Maria Terezia. Ĝia antaŭbildo estis la pola półtorak („unukajduona”, t.e. unukajduonvalora groŝo).

Post la hungara malvenko ĉe Mohaĉ en 1526 kaj tiel perdo de partoj de la hungara reĝlando (al la turkoj), oni devis reorganizi la hungaran ekonomion kaj la eksteran komercadon. Kreskis graveco de Pollando kaj alvenis en Hungario pli kaj pli da polaj moneroj. En la reĝa Hungario, Lipoto la 1-a komencis pregi arĝentan polturon - je efiko de la alvenantaj polaj poltorakoj -, kies valoro estis ½ groŝo t.e. 1½ krejceroj. Kvankam jam Karlo la 3-a provis pregi la polturon el kupro (tion pruvas provpregoj), finfine ordonis Maria Terezia la pregadon de la kupraj polturoj la 27-an de marto 1761. Ŝia posteulo Jozefo la 2-a jam ne pregis polturon.

La Rákóczi-familio komence pregis arĝentajn polturojn, sed por la aĉeto de armiloj necesis la arĝento, tiel ili ŝanĝis al la kupra versio. Ili pregis inter 1704-1707 polturojn en valoro de 1, 4, 10 kaj 20. Ilia antaŭflanko surhavas plej ofte la kronan etblazonon, sur la dorsa flanko aperas Madono kun la infana Jesuo. Sur la moneroj aperis jaro, valorsigno kaj pregsimbolo. La plej ofta estis la dekpoltura, sur kiu aperis la surskribaĵo PRO LIBERTATE (lat. „por la libereco”), pro kio la popolo nomumis ĝin liberta.