Poluso de neatingebleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de distancoj ĝis la plej proksimaj marbordoj. Ruĝaj makuloj indikaj la ĉefajn polusojn de neatingebleco.

Poluso de neatingebleco difinas por ĉiu kontinento lokon, kiu estas la plej malfacile atingebla pro sia geografia izoliteco. Tiu esprimo estas nur geografia koncepto, kaj ne fizika aŭ scienca fenomeno. Ĝi precipe rilatis al la vojaĝoj de esploristoj.

Norda poluso de neatingebleco[redakti | redakti fonton]

La norda poluso de neatingebleco (84° 03′ N 174° 51′ U / 84.050 °N, 174.850 °U / 84.050; -174.850 (mapo)) situas sur la bankizo de la Arkta Oceano, 661 km el la norda poluso kaj 1 453 km el Barrow (Alasko). La plej proksima tero estas 1094 km for (Insulo Ellesmere kaj Lando de Francisko Jozefo).

Suda poluso de neatingebleco[redakti | redakti fonton]

La suda poluso de neatingebleco estas loko sur la antarkta kontinento plej malproksima el la Suda Oceano: oni proponis diversajn koordinatojn por tiu loko. Oni hodiaŭ kutime difinas tiun poluson je la koordinatoj 82° 06′ S 54° 58′ O / 82.100 °S, 54.967 °O / -82.100; 54.967 (mapo), kie staras rusa esplorstacio.

Pacifika poluso de neatingebleco[redakti | redakti fonton]

Poluso de neatingebleco en la Pacifiko.

La poluso de neatingebleco en la Pacifika Oceano situas sur 48° 52′ 31.75″ S 123° 23′ 33.07″ U / 48.8754861 °S, 123.3925194 °U / -48.8754861; -123.3925194 (mapo). Ĝi estas loko en la oceano, kiu plej malproksimas de ajna marbordo. La plej proksimaj teroj estas insulo Ducie (parto de Pitkarna insularo), insulo Motu Nui (apud Paskinsulo) kaj insulo Maher (apud Lando de Marie Byrd).

Eŭrazia poluso de neatingebleco[redakti | redakti fonton]

Eŭrazia poluso de neatingebleco 46° 17′ 0″ N 86° 40′ 0″ O / 46.28333 °N, 86.66667 °O / 46.28333; 86.66667 (mapo) estas loko sur la tero, plej malproksima de ĉiuj oceanoj. Ĝi troviĝas en Ŝinĝango, aŭtonoma regiono de Ĉina Popola Respubliko, ĉirkaŭ 320 km for de la urbo Urumĉio.