Pomarba kancero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pomarba kancero estas la plej grava el la pomarbaj malsanoj. Ĝi troviĝas ĉie en la mondo, kie pomarboj kreskas. La malsana atako ofte pereigas la arbon, eĉ la tutan ĝardenon, pro tio oni nomas ĝin “kancero”.

Esploroj[redakti | redakti fonton]

Por efike kuraci la malsanon, Huang Yinbao (Ĉinujo) faris esploradon kune kun aliaj agrikulturaj specialistoj. Longa esplorado dum 10 jaroj liveris fine bonefikan fungicidon.

Simptomo de la pomarba kancero[redakti | redakti fonton]

Oni scias, ke la pomarba kancero povas damaĝi plenaĝajn kaj junajn pomarbojn, eĉ la idojn. Tamen, la malsano damaĝas ĉefe plej plenaĝajn pomarbojn, precipe la branĉiĝajn punktojn de la ĉefbranĉojn. Ekzistas du simptomaj specoj de la malsano: la ŝelputriĝo kaj la velkiĝo de la junaj branĉoj.

Ŝelputriĝo[redakti | redakti fonton]

La malsana loko ĉe sur la pomarba ŝelo estas ne klare videbla en la unua tempo de la malsaniĝo. Sed oni povas vidi malgrandajn malhelflavajn punktojn ĉe sur la arboŝelo, aŭ sub la ŝelo aperas brunaj punktoj, se oni fortiras la ŝelerojn. Sub la arboŝelo la punktoj fariĝas klare videblaj, kiam la kondiĉo por la malsaniga fungo estas favora. Se oni tuŝante premas la videblajn markojn, elfluas iom da nigraflava likvaĵo. La malsanaj ŝeloj estas facile forigeblaj. La malsanaj lokoj ĉe sur la ŝelo putriĝas, odoras je alkoholo kaj iom post iom nigriĝas kaj sekiĝas, post kiam la akva likvaĵo estas vaporiĝinta. Se pluvas aŭ se la aero fariĝas humida, troviĝas sur la malsana loko malgrandaj nigraj punktetoj; tiuj estas sporsakoj enhavantaj multegajn sporojn de la malsaniga fungo. La malsanaj lokoj iom post iom grandiĝas. La trunka superaĵo de malsana arbo mortas pro akvo- kaj nutromanko, kiam la markoj ĉirkaŭas ringoforme la trunkojn aŭ la branĉojn. La velkiĝo de juna branĉo: tio okazas ĝenerale ĉe la 2-3 jaraĝaj pomarboj. La malsana loko estas nenormalforma. Sur la loko ofte troviĝas brunaj laŭvice ringoformaj linioj, kiuj konsistas el sporsakaj punktetoj. La superaĵo de la malsana branĉo mortiĝas velkante pro akvo- kaj nutromanko, kiam la malsana loko ringoforme ĉirkaŭas la branĉon. Laŭ la studado, la ĉefa kaj plej grava speco de la malsano estas la ŝelputriĝo, kaj la junbranĉa mortiĝo estas malpli ofta en la regiono.

La malsanigaj kondiĉoj kaj reguloj[redakti | redakti fonton]

La pomarba kancera fungo (Podosphaera leucotricha, Gymnosporangium yamadae) estas iom parazita. La funga korpo (micelio) kaj la konidio estas videblaj en la malsanaj ŝeloj de vivaj kaj mortaj arboj. Post pluvado en la fino de marto de venonta printempo, la funga konidio ensorbinta akvon naskigas sporamasojn, kiuj dispartiĝas laŭ akvofluo kaj vento por damaĝi aliajn pomarbojn. Laŭ ĵusaj studoj en Jingchuan-gubernio de provinco Gansu en Ĉinio la malsaniga fungo facile atakas la pomarbojn, kiam la pomarbo estas tute aŭ parte malfortaj. Sanaj kaj pli fortaj pomarboj estas ne ofte atakataj. Preskaŭ ĉiuj kondiĉoj malfavoraj al la pomarba kreskado subtenas la malsaniĝon, ekze. nutromanko, akvomanko, frosta katastrofo, malboniĝo de grundo, insekta damaĝo. Laŭ tre multaj informoj el Ĉinio ankaŭ tro da nitrogeno estas favora al la malsaniĝo. Sed laŭ tiuj studoj, manko de nitrogeno same estas grava kialo de malsaniĝo. La malsaniga fungo atakas la pomarbojn tra diversaj vojoj, ekz. vundoj en la arboŝelo, frostvundoj, per insektoj kaŭzitaj vundoj, fizike aŭ mekanike ricevitaj vundoj, sunbrulaj vundoj. La malsaniga fungo enpenetras la malfortan pomarbon ankaŭ tra la poroj de la ŝelo. Entute, vundoj de la ŝelo estas grava kialo de malsaniĝo. Laŭ observado de la aŭtoro en la vilaĝoj Yaodian, Huang Jiapu kaj Libu, la malsano komenciĝas je la mezaj aŭ lastaj tagoj de marto kaj amase damaĝas la pomarbojn en aprilo kaj majo. La malsano aperas ankaŭ, sed pli malmulte, de junio ĝis novembro, sed tute ne de decembro ĝis februaro de la venonta jaro.

Problemoj kun nunaj kuracaj teknikoj kaj fungicidoj[redakti | redakti fonton]

La pomarba kancero estas disvastigita malsano. Agrikulturaj sciencteknikaj fakuloj en Ĉinio elspertis kaj studis diversajn teknikojn kaj fungicidojn kontraŭ ĝi, ekz. selekti kancerorezistajn variojn, fortigi la administradon kaj prizorgon de la kulturoj, fortigi la pomarbon per sterkado, kuraci aliajn malsanojn de la pomarbo, mortigi damaĝajn insektojn, forigi ĝustatempe la malsanajn ŝelojn, ofte purigi la ĝardenojn. Tiuj estas bonaj metodoj uzitaj kaj uzindaj.

Oni ankaŭ elstudis konatajn fungicidojn kontraŭ la pomarba kancero, ekz. 843 Kangfuji, Fubiqing, Fukeqing, Fubizhi, Zhifuling, Fulandi, Chuanxiaoji kaj aliaj. Sed tiuj fungicidoj ne estas idealaj. Oni ĝenerale ŝmiras aŭ ŝprucas ilin sur la pomarban ŝelon; sed ĉiuj tiuj fungicidoj estas facile akvosolveblaj. Post pluvo la fungicidoj ŝmiritaj aŭ ŝprucitaj sur la arbo dissolviĝas kaj forfluas kun la pluvo, la fungicida tavolo sur la malsanaj ŝeloj ne plu povas bari la akvovaporon el la kanceraj ĉirkaŭaĵoj. Kaj la akvoperdo malfortigas la pomarban kreskadon. Sed kuraci kaj samtempe bari la akvovaporon ĉe la kanceraj lokoj estas ĝuste la plej efika kaj grava metodo. Elstudi pli efikan fungicidon kontraŭ la malsanon estis do urĝa tasko.

Nova fungicido kontraŭ la pomarba kancero[redakti | redakti fonton]

Huang Jinbao sukcese kreis novan fungicidon kontraŭ la malsano post 10 jaroj da studado. La fungicido havas ĉinlingvan nomon “Kangtai”, kaj la pomarbaj kultivistoj en Ĉinio nomumas ĝin “longefika saniga fungicido kontraŭ pomarba kancero”. La aŭtoro per la fungicido ricevis ĉinan patenton, la patenta numero estas LZ98108573.3. Jen la karakterizo de la nove pristudita fungicido “longefika saniga fungicido kontraŭ pomarba kancero”, kiu estas miksaĵo el kemiaĵoj, fabrikataj en Ĉinio: baza konsistaĵo estas linano [linalool] (pli ol 90%) kaj aldone plantkreskigaj kemiaĵoj kaj fungicidoj kiel thiophanat resp. metilthiophanat [M.I.9194] kaj Carbendazim [M.I.1771] kaj kemiaĵoj kaŝantaj la sekretajn receptojn. Ĝi estas iom acideca, diluebla plene en benzino, plantaj oleoj kaj bestaj grasoj, iom en alkoholo kaj malfacile en akvo; ĝi estas solideca, malmoleta sub 15°C, mola kaj iom fluebla ĉe 15-30℃, likva super 50℃; ĝi estas graseca, pro tio la pluvo ne povas forlavi la fungicidan tavolon, kiu kovras la malsanajn lokojn sur la arboŝelo. La nova fungicido ne nur kuracas la malsanon, sed povas ankaŭ rapidigi la kreskadon de la arbo, preventi la frostan atakon, sunbrulan damaĝon kaj refojan malsaniĝon de la ŝelo. Eĉ nur unufoja uzo kapablas sanigi malsanajn arboŝelojn, kaj la efiko estas rapida kaj longtempa. Manipulado per fungicidoj estas ne danĝera por homoj, bestoj kaj plantoj kaj ne povas kaŭzi venenadon al homoj kaj bestoj, se oni kontaktiĝas kun ĝi.

Oni povas uzi ĝin ankaŭ kiel ŝirmilon ĉe diversaj vundoj de la pomarbo, kaj ĝi taŭgas pli bone ol aliaj specialaj arboŝelovundaj ŝirmiloj. La kuraca efikeco de la nova fungicido estas pruvita per eksperimentoj en la jaroj 1994-1996 kaj en la jaroj 2008-2009 en la vilaĝoj Huang Jiapu, Judian, Gaoping kaj Jiangjia en la Gubernio Jingĉuan en Ĉinio.

Uza metodo[redakti | redakti fonton]

La uza metodo estas facila kaj la jena:

  • Unue oni fortranĉu la malsanajn kaj putrintajn lokojn sur la arboŝeloj, poste oni premŝmiru la fungicidon tuŝe sur la partojn de la fortranĉitaj lokoj ĉe pomarbaj ŝeloj. Necesas zorgeme forigi la putrintajn partojn kaj pereigi ĉiujn eltranĉaĵojn por neniigi la fungon. Ankaŭ necesas surmeti tavolon da fungicido por eviti la remalsaniĝon de la kuracitaj lokoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo aperis en Scienca Revuo, vol. 48 (1997) (2) – 171, eldonita de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), kaj polurigita de la aŭtoro en novembro 2009.

Ties aŭtoro: Huang Yinbao, Jingchuan Xian Kewei, CN-744300, Gansu, Ĉinio; TTT-ejo de Huang Yinbao; Retpoŝto: agrikulturo@163.com;agrikulturo@126.com; Skajpo: huangyinbao Poŝtelefono:+86 18893316800 Fikstelefono: +86 933 3329289