Ponto (muziko)
Ponto estas en muziko, ĉefe en ĵazo, rokmuziko kaj popularmuziko karakteriza transkonduka formparto. Ĝi konformas kun parto B de la klasika kantoformo, kiu ankaŭ havas la transpontan funkcion.
Stila superrigardo[redakti | redakti fonton]
Kutima 32-takta strofo de ĵaza normkanto havas la kantoformon A-A-B-A. Parto B, kiu forlasas la bazan tonalon, nomiĝas ankaŭ ponto.[1] La formo ofte estas ŝanĝita rilate siajn proporciojn: Ekzemple la bosanova peco The Girl from Ipanema havas ja la tradician 8-taktan parton A, sed 16-taktan, varie modulan ponton.[2]
Ankaŭ multaj popularmzikaĵoj havas la formon A-A-B-A. La kanto Yesterday de Lennon kaj McCartney ekzemple havas 7-taktan parton A kaj 8-taktan ponton.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Hans Heinrich Eggebrecht (eld.): Riemann-Musiklexikon. Sachteil. Majenco 1967. Artikolo „Chorus“.
- ↑ Axel Jungbluth: Jazz-Harmonielehre. Funktionsharmonik und Modalität. Majenco 1981. p. 45.