Ponto Rio Negro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ponto Manaus Iranduba)
Ponto Rio Negro

stajponto
Situo
Koordinatoj 3° 7′ 19″ S, 60° 4′ 46″ U (mapo)-3.12194444-60.07944444Koordinatoj: 3° 7′ 19″ S, 60° 4′ 46″ U (mapo)
Mapo
Map
Ponto Rio Negro
vdr
La Ponto Rio Negro en Aprilo 2011.
La Ponto Rio Negro en Aprilo 2019.
Ponte Rio Negro
Ponto Rio Negro

La Ponto Rio NegroPonto Manaus Iranduba, aŭ ankaŭ Ponto Jornalista Phelippe Daou estas stajponto de la aŭtoŝoseo AM-070 (nomita ankaŭ Rodovia Manuel Urbano), kiu ligas la urbon Manaus al la municipo Iranduba, en la brazila subŝtato Amazonio. Ĝi estis inaŭgurata la 24an de Oktobro 2011. Ĝi estas la nura ponto kiu trapasas la brazilan eron de la Rio Negro, kaj estas konsiderata kiel la plej granda staja riverponto de Brazilo, kun 3,6 km de longo (precize 3.595 metroj). La totala kosto de la konstruo de la Ponto Rio Negro estis de 1,099 mil milionoj de reais.[1]

Para la registaro de Amazonio la ponto krom monumenta arkitekturo, helpas al la disvolvigo de las regionoj de la riveroj Purus kaj Solimões, krom la apudajs municipoj. Ekzemple por la produktado de ceramiko en Iranduba kaj por la pliigo de turismo en Novo Airão kaj aliaj municipoj de la RMM. Oni intencas duobligi la ŝoseon Iranduba-Manacapuru (AM-070), permesante al la kamparaj produktistoj ligadon al la vojoreto al la ĉefurbo sen neceso de komercaj "perantoj".[2]

Kun la Teatro Amazonas, la ponto estas konsiderata unu el la plej grandaj kaj gravaj monumentoj de la arkitekturo de Amazonio, kio reprezentas kadron por la integrigo de la Região Metropolitana de Manaus (RMM), fondita en 2007, kun ok municipoj kaj preskaŭ 2,1 milionoj de loĝantoj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1][rompita ligilo] Alirita la 8an de Januaro 2017.
  2. «Governo do Amazonas inaugura Ponte Rio Negro». Governo do Amazonas. [2] Arkivigite je 2013-07-31 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 8an de Januaro 2017.
  3. «Governo-do-amazonas-conclui-ponte-rio-negro-um-marco-para-a-integracao-da-regiao-metropolitana-de-manaus». Governo do Amazonas. [3] Arkivigite je 2011-12-28 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 8an de Januaro 2017.