Teatro Amazonas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatro Amazonas
Teatro Amazonas
operejo
Bazaj datoj
Konstrustilo renesanca arkitekturo • eklektika arkitekturo vd
Estiĝo 31-a de decembro 1896
Malfermo 1896
Lando Brazilo vd
Situo Manaŭo
Situo
Geografia situo 3° 7′ 49″ S, 60° 1′ 24″ U (mapo)-3.1302777777778-60.023333333333Koordinatoj: 3° 7′ 49″ S, 60° 1′ 24″ U (mapo)
Teatro Amazonas (Amazonio)
Teatro Amazonas (Amazonio)
DEC
Teatro Amazonas
Teatro Amazonas
Lokigo de Amazonio en Brazilo
Situo de Teatro Amazonas
Map
Teatro Amazonas
Posedata de Amazonio vd
Retejo http://teatroamazonas.com.br
vdr

La Teatro Amazonas, en Esperanto Teatro Amazona, estas internacie konata operejo en Manaŭo, Brazilo. Ĝi inaŭguriĝis la 31-an de decembro 1896 kaj tiutempe financiĝis aparte pro la tiam altaj enspezoj pro vendado de kaŭĉuko.

La filmo Fitzcarraldo de Werner Herzog el la jaro 1982 replikonatigis la operejon internacie, ankaŭ ekster la vicoj de operemuloj. Krome la reĝisoro Sharon Lockhart dum 1999 kreis dokumentan filmon pri la operejo kaj dum somero 2000 prezentis ekspozicion pri ĝi en la arta muzeo de la germana urbo Wolfsburg, kiu havis aparte multajn internaciajn vizitantojn pro la tiutempa proksima monda ekspozicio en la najbara urbo Hanovro.

Historio kaj aktitekturo[redakti | redakti fonton]

La Teatro Amazonas en Manaŭo
Teatro Amazonas dumnokte

La operejo inaŭguriĝis dum silvestro 1896, la unua opera prezento la 7-an de januaro 1897 estis la premiero de la opero „La Gioconda“ de Amilcare Ponchielli. La nov-baroka ĉefa salono havas 685 sidlokojn. La plafono dekoriĝas per la pentraĵego „A Glorificação da Belas Artes na Amazônia“ de Domenico de Angelis. La pavimaj ŝtonoj ĉirkaŭ la operejo aparte produktiĝis el speciala miksaĵo el sablo kaj kaŭĉuko, por ne ĝeni la operoprezentojn per sonoj de preterveturantaj ĉevalaj ĉaroj. Granda parto de la konstruaj materialoj importiĝis el Eŭropo. Ekzemple la kaĥeloj por la salona kupolo venis el Germanio kaj la pavimaj ŝtonoj antaŭ la operejo el Portugalio.

Pro la drasta falo de la borsa kurzo por kaŭĉuko dum la jaro 1907, la operejo jam dum sia unua opera sezono havis sian por multaj jaroj lastan prezenton. Dum 1929 kaj 1975 oni provis, parte mise, renovigi la konstruaĵon. Nur fine de la 1980-aj jaroj la konstruaĵo komplete kaj sukcese renoviĝis. Apartaj defioj estis la tre humida klimato kun pli ol 165 pluvotagoj dum la jaro, kaj la minaco de la konstruaĵa substanco per termitoj. Post pli ol ok jardekoj da silento, la operejo povis remalfermiĝis la 17-an de marto 1990 – en la reinaŭgura koncerto kantis ankaŭ la tenoro Plácido Domingo.

Dum la jaro 1996 la germana violinisto Michael Jelden en la Teatro Amazonas fondis la plej grandan muzikan festivalon de Latinameriko, la "Festival de Manaus", kiu unuafoje ekde preskaŭ 90 jaroj denove portis prezenton de operoj en la konstruaĵo. Post kiam dum du jaroj Jelden persone gvidis la festivalon, la gvidado nun transprenis la kultura ministerio de Brazilo kaj la nacia kultura fondaĵo "Funarte".

3° 7' 49" sude, 60° 1' 24" okcidente Mapo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]