Ponto San Francisco – Oakland Bay
Ponto San Francisco – Oakland Bay | ||||
---|---|---|---|---|
bridge group • double-decker bridge • vojponto • impostponto • fervoja ponto • multi-level bridge | ||||
Situo | ||||
Koordinatoj | 37° 49′ 5″ N, 122° 20′ 48″ U (mapo)37.818055555556-122.34666666667Koordinatoj: 37° 49′ 5″ N, 122° 20′ 48″ U (mapo) | |||
Mapo | ||||
| ||||
La Ponto San Francisco – Oakland Bay aŭ Ponto San Francisko – Golfo Oakland aŭ en angla San Francisco–Oakland Bay Bridge (konata surloke kiel la Golfa Ponto, Bay Bridge) estas komplekso de pontoj kiuj spanas super la Golfo de San-Francisko en Kalifornio. Kiel parto de la aŭtoŝoseo Interstate 80 kaj de la rekta ŝoseo inter San Francisco kaj Oakland, ĝi eltenas ĉirkaŭ 240,000 vehiklojn tage en siaj du niveloj.[1][2] Ĝi havas unu el la plej longaj spanoj de pendopontoj en Usono.
Tiu pagoponto estis planita jam en la epoko de la Kalifornia deliro pri oro, sed ties konstruado ne ekis ĝis 1933. Desegnita de Charles H. Purcell,[3][4] kaj konstruita de la entrepreno American Bridge Company, ĝi malfermiĝis en la 12a de novembro 1936, ses monatojn antaŭ la Golden-Gate-Ponto. Ĝi origine eltenis aŭtotrafikon en sia supra nivelo, kaj kamionojn kaj trajnojn en la malsupra, sed post la fermo de la linioj de publika transporto de la sistemo nome Key System, ankaŭ la malsupra nivelo estis konvertita al ŝosea trafiko. En 1986 la ponto estis neoficiale dediĉita al James Rolph.[5]
La ponto havas du sekciojn de proksimuma sama longo; la plej malnova okcidenta sekcio, oficiale konata kiel ponto Willie L. Brown Jr., konektas la urbon San Francisco kun la insulo Yerba Buena kaj la plej nova nenomita orienta sekcio konektas la insulon al Oakland. La ponto Willie Brown (okcidenta spano) estas duobla pendoponto kun du niveloj, la okcidentena trafiko estas eltenata en la supra nivelo kaj la orientena en la malsupra nivelo. Origine, la plej longa spano de la origina orienta sekcio estis kantilevra ponto. En 1989 dum tertremo de Loma Prieta, sekcio de la orientspana supra nivelo falis sur la malsupra nivelo kaj la ponto estis fermita dum unu monato. La rekonstruado de la orienta sekcio de la ponto kiel digvojo konektanta kun memankrita pendoponto ekis en 2002; la nova ponto malfermiĝis en la 2a de septembro 2013, kun registrita kosto de ĉirkaŭ 6,5 mil milionoj da dolaroj.[6] Malkiel la okcidenta spano kaj la origina orienta spano, la nova orienta spano estas ununivela kun orientena kaj okcidentena linioj en ĉiu flanko kio faras ĝin la plej larĝan ponton en la mondo, laŭ la Guinness-libro de rekordoj,[7] je 2014.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Welcome to the Traffic Data Branch - 2012AADT link". California Department of Transportation. [1] Konsultita la 21a de julio 2015.
- ↑ "Bridge Facts San Francisco-Oakland Bay Bridge". Bay Area Toll Authority, 43.4 million toll-paid vehicles (86.8 million trips) annually. 2013. [2] Arkivigite je 2013-09-21 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 21a de julio 2015.
- ↑ San Francisco Oakland Bay Bridge (West). Structurae. Nicolas Janberg (2006-05-12). Alirita 2008-08-08 .
- ↑ San Francisco Oakland Bay Bridge (East). Structurae. Nicolas Janberg (2007-02-28). Alirita 2008-08-08 .
- ↑ (Januaro 2009) 2008 Named Freeways, Highways, Structures and Other Appurtenances in California. California Department of Transportation, p. 41.
- ↑ First Cars Cross SF-Oakland Bay Bridge's New Span. ABC News. Alirita 3a de Septembro 2013 .
- ↑ "San Francisco-Oakland Bay Bridge wins Excellence in Structural Engineering honor", Press releases, California Department of Transportation, 2014-09-15.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Findings and Recommendation For Completion of the Main Span of the San Francisco–Oakland Bay Bridge East Span Seismic Safety Project (PDF). Toll Bridge Seismic Retrofit Program. California Department of Transportation (2004-12-08). Arkivita el la originalo je 2008-06-25. Alirita 2008-07-13 .
- Petroski, Henry. (1995). Engineers of Dreams: Great Bridge Builders and the Spanning of America. New York: Alfred A. Knopf. ISBN 0-679-43939-0.
- Reisner, Marc (1999). A Dangerous Place: California's Unsettling Fate. Penguin Books.
- San Francisco-Oakland Bay Bridge East Span Seismic Safety Project. Konsultita la 24an de Aŭgusto, 2005.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Building the San Francisco–Oakland Bay Bridge (1937 documentary) United States Steel, filmodokumento pri la konstruado de la Bay Bridge (YouTube video 17 minutoj).
- baybridgeinfo.org Retejo de Caltrans pri nuna konstruado en la ponto.
- California Department of Transportation (Caltrans), oficiala retejo de Bay Bridge Arkivigite je 2012-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
- "San Francisco To Have World's Greatest Bridge", March 1931, Popular Science
- "The Titan Of Bridges", January 1933, Popular Mechanics
- "Giant Switchboard Controls Lights on Longest Bridge" Popular Mechanics, January 1937
- "Symphonies in Steel: Bay Bridge and the Golden Gate" at The Virtual Museum of the City of San Francisco
- New Bay Bridge. Arkivita el la originalo je 2007-08-19. Alirita 2015-07-21 .
- Construction Photographs of the San Francisco-Oakland Bay Bridge, 1931-1936, The Bancroft Library
- Film of the building of the San Francisco–Oakland Bay Bridge.
- HAER CA-32 (scanned) Historic American Engineering Record (SFOBB), history to 1999, 322 pages.
- Live Toll Prices for San Francisco–Oakland Bay Bridge Arkivigite je 2014-12-16 per la retarkivo Wayback Machine
- EarthCam San Francisco-Oakland Bay Bridge Construction time-lapse
- Lower Deck Rail and Roadway Off Ramps, 1939, Dorothea Lange photo
- Russell, Ron. "A Bridge Too Weak?", SF Weekly, 2004-03-17. Kontrolita 2010-09-10.