Ponto Sankta Paŭlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto Sankta Paŭlo
ponto
Malfermo 19-a de aprilo 1903
Lando Hispanio vd
Situo Kvenko
Situo
Geografia situo 40° 4′ 42″ N, 2° 7′ 39″ U (mapo)40.078283333333-2.1273916666667Koordinatoj: 40° 4′ 42″ N, 2° 7′ 39″ U (mapo)
Ponto Sankta Paŭlo (Kastilio-Manĉo)
Ponto Sankta Paŭlo (Kastilio-Manĉo)
DEC
Ponto Sankta Paŭlo
Ponto Sankta Paŭlo
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio
Situo de Ponto Sankta Paŭlo
Map
Ponto Sankta Paŭlo
vdr

La ponto Sankta Paŭlo estas trabponto kiu transiras la riveron Huécar en la urbo Kvenko en Hispanio.

Ĝi estis konstruita inter 1533 kaj 1589 laŭ iniciato de la kanoniko Juan del Pozo , komence ŝtona, kiu ligis la monaĥejon Sankta Paŭlo kaj la historian urboparton.

Tiu unua ponto estis detruita kaj nova konstruiĝis en 1902 el fero kaj ligno, laŭ la arkitektura linio de la epoko. Ĝi estas rektlinia ponto el 60 metroj.

La ponto estas heredaĵo de la urbo Kvenko kaj estas unu el la plej bonaj lokoj ekde kie eblas ekrigardi la Pendodomojn.