Ponto de la Pardono
Aspekto
Ponto de la Pardono | |||
---|---|---|---|
ponto | |||
Lando | Hispanio vd | ||
Situo | Raskafrio | ||
Situo | |||
Geografia situo | 40° 53′ 13″ N, 3° 53′ 10″ U (mapo)40.886936111111-3.8861305555556Koordinatoj: 40° 53′ 13″ N, 3° 53′ 10″ U (mapo) | ||
| |||
La Ponto de la Pardono (hispane Puente del Perdón) estas ŝtona ponto sur la rivero Lozoya, kiu datiĝas je la mezo de la 18-a jarcento. Ĝi troviĝas en la Gvadarama Montaro, en la municipo Raskafrio (Madrida Regiono, Hispanio). Ĝi troviĝas apud la Monaĥejo Sankta Maria de El Paular.
Ĝi utilis al la monaĥoj kiel alireblo al la papermuelejo de Los Batanes, unu el la ĉefaj industrioj kiujn uzis la kartuzianoj de Sankta Maria de El Paular. Laŭ anekdoto, el ĉi tiu papermuelejo oni prenis la paperon, per kiu estis presita la unua parto de Donkiĥoto, eldonita en Madrido en 1605.