Ponto de unueco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Werra-ponto

La Ponto de unueco (germane: Brücke der Einheit) estas historia ponto kiu unuigas Vacha en Turingio kun Philippsthal en Hesio, Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la pordoj de la urbo Vacha komerca vojo kondukis trans la riveron Werra. Probable ĝis la jaro 1342 ĝi pasis la riveron sur ligna ponto. Sed post superakvego oni planis konstrui ŝtonan. La nova ponto tamen ne konstruitis samloke sed for de la Öchse-elfluo, pli almonten. Tiel oni evitis problemojn kun inundoj de la rivero Öchse kaj la ponto ankaŭ pli proksimis al la ŝirmanta burgokomplekso.

Sed tamen tio havis malavantaĝon, ĉar nun oni devis havi 250 m longan ponton, dum la malnova havis nur la kvinonan longecon. Ankaŭ la marĉa grundo malfaciligis la aferojn. Pri tio raportas la legendo de ĉiam denove terenfalinta pontoarkaĵo. Laŭ ĝi la problemo nur solvitis post enmurigo de vivanta infano. Mura bildo en la urbodomo ĝis nun rakontas pri tio. La nazia armeo Wehrmacht eksplodigis en 1945 du arkaĵojn.

Ekde la 1950-aj jaroj nur la landlimtrupoj de GDR uzis la ponton. Tio ŝanĝiĝis post la 12-a de novembro 1989 post la "Turniĝo" de la politika reĝimo de GDR. Ekde tiam la ponto nomiĝas "Brücke der Einheit", do Ponto de unueco.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • mini-a-thür in Ruhla/Thüringen. Der Freizeitpark im Thüringer Wald, broŝuro eldonita fare de la liberaera maketaĵparko de Ruhla, nr. 31

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]