Porŝipira veterprognozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Shipping Forecast en angla origine kaj "porŝipira veterprognozo" en Esperanto estas la marveterraporto, kiun BBC Radio 4 disaŭdigas po kvar fojoj ĉiutage por la marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo). Ĝi estas farata de la brita meteorologia ofico ("UK Met Office"; parto de la brita defendministerio) kaj disaŭdigata nome de la brita mara kaj marborda agentejo ("Maritime and Coastguard Agency", parto de la brita transportdepartemento).

Laŭ horoj

La elsendohoroj estas jenaj (laŭ la Mez-Eŭropa Tempo kun konsidero de eventuala somera tempo): 01:48; 06:20; 13:01 kaj 18:54. Ili estas kune kun frekvencoj kaj aliaj informoj listigitaj kaj per griza linifono emfazitaj en la suba tabelo[1]. Komparcele la tabelo montras ankaŭ aliajn regulajn perradiajn disaŭdigojn de marveterraportoj fare de kelkaj aliaj Eŭropaj radio-sendostacioj[2]. La en la Shipping Forecast kaj similaj elsendoj donitaj informoj pri la geografia situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj ebligas onin fari al si aerpremmapon[3].


Horo[4] Sendostacio Frekvencoj[5] Lingvo Rimarko
00:55 RTÉ Radio 1 252 Angla Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando
01:05 DLF 1269 Germana Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj
01:05 Polskie Radio Program I 225 Pola Pri apudbordaj regionoj de Pollando kaj apudaj marpartoj
01:48 BBC Radio 4 198 603 720 756 774 1449 1485 Angla Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo)
05:45 Danmarks Radio 243 Dana Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo
05:45 NRK 153 Norvega Pri marpartoj ĉirkaŭ Norvegujo; nur lunde ĝis sabate
06:20 BBC Radio 4 198 603 720 756 774 1449 1485 Angla Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo)
06:40 DLF 1269 Germana Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj
06:45 France Info 603 711 792 837 945 1206
1242 1377 1404 1494 1557
Franca Pri marpartoj ĉirkaŭ Francujo inkluzive de Norda Maro
07:02 RTÉ Radio 1 252 Angla Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando
08:03 NRK 153 Norvega Pri marpartoj ĉirkaŭ Norvegujo; nur dimanĉe
08:45 Danmarks Radio 243 Dana Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo
09:03 NRK 153 Norvega Pri marpartoj ĉirkaŭ Norvegujo; nur dimanĉe
09:30[6] DP07 Seefunk 7310 9560 Germana (komenca konciza raporto aldone en la Angla) Norda Maro, Balta Maro, Manika Markolo kaj IJsselmeer
11:03[7][8] Ríkisútvarpið 189 207 Islanda Pri Marpartoj ĉirkaŭ Islando
12:03[7][9] Ríkisútvarpið 189 207 Islanda Pri Marpartoj ĉirkaŭ Islando
11:05 DLF 1269 Germana Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj
11:45 Danmarks Radio 243 Dana Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo
13:01 BBC Radio 4 198 603 720 756 774 1449 1485 Angla Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo)
13:53 RTÉ Radio 1 252 Angla Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando
14:00[6] DP07 Seefunk 7310[10] 9560 Germana (komenca konciza raporto aldone en la Angla) Norda Maro, Balta Maro, Manika Markolo kaj IJsselmeer
17:45 Danmarks Radio 243 Dana Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo
17:55 RTÉ Radio 1 252 Angla Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando
18:54 BBC Radio 4 198 603 720 756 774 1449 1485 Angla Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo)
20:04 France Inter 162 Franca Pri marpartoj ĉirkaŭ Francujo inkluzive de Norda Maro
20:08 Polskie Radio Program I 225 Pola Pri apudbordaj regionoj de Pollando kaj apudaj marpartoj
21:05[11] DLF 1269 Germana Pri Norda Maro, Balta Maro, Ligura Maro kaj Adriatiko; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj

Regionoj

Ĉe Unuiĝinta Reĝlando

Ĉe aliaj landoj

Notoj kaj referencoj

  1. La tabelo baziĝas sur indikoj donitaj en Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie: Jachtfunkdienst 2009 – Nord-, Ostsee und Englischer Kanal, Hamburg kaj Rostock, Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie, 2009, kaj krome sur radio-elsendoj aŭditaj de la redaktinto.
  2. Estas listigitaj nur disaŭdigoj en ordinara amplitudmodulado en long-, mallong- kaj mezondo. Pliaj, ne en la tabelo listigitaj perradiaj disaŭdigoj estas ekzemple en unu-flankbenda amplitudmodulado, frekvencmodulado (kiel tiuj de DP07 Seefunk dum la akvosporta sezono) kaj DAB+ (kiel ekzemple fare de NDR Info Spezial je 00:05, 08:30 kaj 22:05 horo). La marveterraportoj de la listigitaj radio-sendostacioj estas ĉefe pri marpartoj apud Eŭropo.
  3. Io tia estas ilustrita en Riley, Denis, kaj Spolton, Lewis: Vetero kaj klimato de la mondo, p. 5ff, Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 1987 (el la angla esperantigita de Long, Kris).
  4. laŭ Mez-Eŭropa Tempo kun konsidero de eventuala somera tempo
  5. en kilohercoj
  6. 6,0 6,1 Tiu ĉi disaŭdigo okazas sole en la germana akvosportsezono (proksimume fine de Marto ĝis komence de Oktobro).
  7. 7,0 7,1 Sabate kaj dimanĉe: komenco du minutojn pli malfrue.
  8. La horo trafas, kiam en Centr-Eŭropo ne estas somera tempo.
  9. La horo trafas, kiam en Centr-Eŭropo estas somera tempo.
  10. En 7310 kHz je tiu horo sole lunde ĝis sabate.
  11. Tiu ĉi disaŭdigo okazas sole somere.