Portaje
Portaje | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio • vilaĝo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10883 | ||
Retpaĝaro | [www.portaje.com] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Carlos Miguel Martín Ramos | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 405 (2008) | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 55′ N, 6° 34′ U (mapo)39.918373-6.5614832Koordinatoj: 39° 55′ N, 6° 34′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 376 m [+] | ||
Areo | 100,55 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Portaje [+] | |||
Portaje estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas portajeros. La censita populacio en 2008 estis de 405 loĝantoj.
Situo
Portaje estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Alagón, je altitudo de 376 m; je 65 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 125 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 100,55 km².
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado.
Geografio
La klimato estas mediteranea kaj la averaĝa temperaturo estas 16,5 ºC. Tra la municipa teritorio pasas la Rivero de la Fresnedosa sur kiu oni konstruis la Akvorezervujon de Portaje kun areo de 320 ha kie vintrumas birdoj kiaj la blanka kaj nigra cikonioj, la imperia aglo, mevoj, fiŝaglo, fajfanaso, kaj estas fiŝoj kiel blak-bass, la tenko, la karpo ktp.
Demografio
Demografia evoluo de Portaje inter 2001 kaj 2007
| ||||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007
|
403 | 401 | 394 | 388 | 379 | 398 | 398 |
Monumento
- Preĝejo de Sankta Mikaelo, kun pentraĵoj atribuitaj al Juan de Ribera.