Portala diskuto:Egiptologio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi iom sveltigas kaj malgrandigas la antaŭe tre fanfaronan paĝon, kiu havis preskaŭ nur ruĝajn ligilojn kaj ne plu aktualiĝis ekde iom post la 31-a dinastio de antikva Egiptio, sentite kvazaŭ ekde antaŭ 2500 jaroj (fakte la portalo nur restas senmova ekde 2006, sed en vikipediaj dimensioj tio sentiĝas kvazaŭ 2500 jaroj): plurajn kestojn, kiel ekzemple la rubrikojn "ĉu vi scias ke" kaj "aktualaĵoj", tute ne komencitaj, mi simple malvidigas, kaj aktualigas la liston de egiptaj muzeoj. Eblas enmeti vere aktualan prezenteblan artikolon, kiu ekestis hodiaŭ matene, tiun pri la filoj de Horuso, kiu antaŭe lamente atentigis pri si per pluraj ruĝaj ligiloj de unuopaj paĝoj. La bildo de la monato atentigu pri la tragika sorto de Psametiĥo la 3-a - tiu teksto ankaŭ fariĝis hodiaŭ matene. Tamen mi atentigas ke tiuj paĝoj estis flankefikoj de tute ĝenerala projekto pri la 7-a jarcento antaŭ nia erao, kiun mi ĵus prilaboras. Mi neniel volas enpuŝi min kiel vikipedia egiptologo, kiu ekde nun liveros unu novan artikolon ĉiumonate, kaj regule senpolvigos la portalon. Sed eĉ, se la nuna stato eble restos dum 1-2 jaroj, ĝi pli bonas ol nur ruĝaj ligiloj de 2006, kiuj ankoraŭ restos pliajn du jarojn. Se restus tia senespera portala ruino, kia ĝi estis kiel hieraŭ, oni vere ne povus kun bona konscienco lasi iujn kestojn {{portalo Egiptologio}}, kaj devus kolekti kaj forigi ilin el ĉiuj paĝoj. Se oni metos plia(j)n artikoloprezento(j)n kaj prezentata(j)n bildo(j)n, oni devos pripensi kie arkivigi la antaŭa(j)n. Sed momente tio ne estas la problemo; unu prezentaĵo estas multe pli ol nul. ThomasPusch (diskuto) 09:38, 8 nov. 2023 (UTC)[Respondi]