Portalo:Aŭstralio/Kie loĝi?
Etoso
Vi povas loĝi ĉe renomaj internaciaj hoteloj, komfortaj moteloj aŭ apartamentoj aŭ profiti de kampadejoj, el kiuj kelkaj provizas dometojn aŭ ruldometojn. Samtaga servado far lavejoj, sekpurigejoj, beligistaj salonoj, drogejoj ktp. apartenas al la vivo en Aŭstralio. Kutime hotel- kaj motelĉambroj havas fridujon, televidon kaj radioaparaton. Ĉambroj kun privataj oportunaĵoj havas necesejon kaj duŝejon aŭ banujon.