Portalo:Esperanto/Artikolo de la monato
Etoso
![La Unua Libro](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d6/Unua_libro_per_russi_-_1887_-_1a_edizione_-_copertina_fronte.jpg/100px-Unua_libro_per_russi_-_1887_-_1a_edizione_-_copertina_fronte.jpg)
La Unua Libro estas baza lernolibro por Lingvo Internacia, nuntempe nomata Esperanto. Ĝin skribis L. L. Zamenhof, kiu eldonis la libron en malfrua julio 1887, sub la pseŭdonimo "D-ro Esperanto". (De tiu nomo venis la nuntempa nomo de la lingvo.) La libro konsistas el 40 paĝoj, kovrilo kaj granda folio.