Portalo:Historio/Artikolo de la monato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lilli Gruber
foto de 1995

Dietlinde GRUBER (nomata Lilli) estas ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto el Sudtirolo, norda Italio.

Inter la jaroj 2004 kaj 2008 ŝi estis eŭropa parlamentano, kaj en la Eŭropa Socialista Partio ŝi estis membro de la komisiono por la civilaj liberecoj kaj por la justeco.


Dum ŝia longa kariero ŝi skribis plurajn eseojn kaj romanojn. Inter tiuj estas tre interesa la historio de ŝia familio kaj de Sudtirolo en la periodo de la fino de la aŭstra imperio kaj la faŝismo:

  • L. Gruber, Eredità. Una storia della mia famiglia tra l'impero e il fascismo, Rizzoli Milano 2012.