Portalo:Homoj/Artikolo de la monato/08

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Édouard Manet fare de Henri Fantin-Latour, 1867 (117,5 x 90 cm) The Art Institute, Ĉikago
Portreto de Édouard Manet fare de Henri Fantin-Latour, 1867 (117,5 x 90 cm) The Art Institute, Ĉikago

Édouard Manet (naskiĝis la 23-an de januaro 1832 en Parizo, mortis la 30-an de aprilo 1883 en Parizo) estas grava franca pentristo de la fino de la 19-a jarcento.

Tiu filo de burĝa, severa familio frue malkovris sian artan alvokiĝon kaj rifuzis ekpratiki la juran karieron, kion sia patro esperis por li. Édouard rapide elektis lernadi kiel lernoknabo en la ateliero de la akadema pentristo Thomas Couture. Post ses jaroj, la juna viro fine forlasis sian majstron por disvolvi libere sian propran stilon. En 1861 Manet kredis, ke la oficiala sukceso de la Portreto de S-ro kaj S-ino Auguste Manet estis ĵus la komenco de brila kariero. Tamen, nur unu jaro poste, la koloroj kaj la erotika aspekto de Lola el Valencio kaŭzis la unuan skandalon de senfina serio. En 1863, la fama Tagmanĝo sur la herbo kaj la aŭdaca Olympia pliampleksigis lian malbonan renomon, kaj de tiam liaj verkoj estis preskaŭ ĉiam rifuzitaj de la oficiala pentrosalono de Parizo.