Portalo:Homoj/Artikolo de la monato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galilejo
Galilejo

Galilejo (Galileo GALILEI) (15-a de februaro, 15648-a de januaro, 1642) estis tre grava itala sciencisto, unu el la fondintoj de moderna scienco (kun Bakono kaj Kartezio). Malsimile al la antikvuloj, Galilejo ne nur observis kaj pensis logike pri naturo, sed ankaŭ faris eksperimentojn kaj aplikis matematikon al sia observado. Per siaj eltrovoj li ŝancelis la mondbildon de la Okcidento.

En 1583 Galilejo inventis la pendolon. Li fariĝis profesoro de matematiko ĉe Pizo en 1589, kaj en 1592 iris al la Universitato de Padovo por instrui matematikon. En 1593 li inventis termometron. En 1604 li malkovris la leĝon de falantaj objektoj kaj observis novan stelon.