Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/01

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julio VERN', fotita de NADAR
Julio VERN', fotita de NADAR

Jules Gabriel VERNE [ĵul gabriEL vern] (esperante Julio VERN) (naskiĝis la 8-an de februaro, 1828, mortis la 24-an de marto, 1905) estis franca verkisto kiu estis unu el la kreintoj de la ĝenro sciencfikcio.

Verne naskiĝis en Nanto, la 8-an de februaro 1828.

Konforme al la deziro de sia patro la juna Jules Verne studis juron, sed samtempe verkis tekstojn por operetoj, rakontojn kaj teatraĵojn.

En aŭtuno 1862 li renkontiĝis kun la eldonisto Pierre-Jules Hetzel, kiu akceptis presi lian romanon titolita "Kvin semajnoj en flugbalono" (Cinq semaines en ballon).