Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/11

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kabe
Kabe

Kabe estas la pseŭdonimo de d-ro Kazimierz BEIN (naskiĝis 1872, mortis 15-an de junio 1959 en Lodzo), pola okulkuracisto, krome leksikografo, tradukisto kaj dumtempe tre aktiva esperantisto. Li estis unu el la plej grandaj stilistoj dum la frua periodo de la Esperanto-literaturo.

En siaj junaj jaroj li miksiĝis en kontraŭrusan movadon, pro kio li estis ekzilita por pluraj jaroj. Tial nur en 1899 li finis la medicinan fakultaton en Kazan. Li verkis multajn prifakajn librojn kaj artikolojn kaj fondis la Polan Oftalmologian Societon. Li estis konata ankaŭ kiel amatora foto-artisto.