Saltu al enhavo

Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/15

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Herbert Lom naskiĝis la 9-an de januaro 1917 en Prago, Aŭstrio-Hungario.

Li vizitis Universitato de Karolo en Prago kaj li studis aktoradon en praga aktora lernejo. Kiel dudekjara li komencis en Ĉeĥoslovakio aktoran karieron per du epizodaj filmaj roloj: Gustav Hodaň, filo de vidvinta advokato en melodramo laŭ romano de Maryna Radoměřská Žena pod křížem kaj kamparana helpanto en provinca dramo laŭ motivo de romana trilogio de Jan Vrba Boží mlýny.

En la jaro 1939 li fuĝis antaŭ naziistoj Londonon, kie li studis dank' al stipendioj en London Embassy School, The Sadlers Wells School kaj Westminster School kaj en teatro Old Vic. Dum milito (1940 - 1946) li agadis kiel heroldo en eksterlanda disaŭdigo de radiodisaŭdiga stacio BBC.