Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/16

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julio Cezaro
Julio Cezaro

Julio Cezaro (100-44 a.K.), latine Caius Julius Caesar [kajus juulius këësar], romia generalo, parto de la unua triumviraro kaj poste diktatoro de la Romia Respubliko. Liajn verkojn pri lia militado ankoraŭ studas kaj studantoj de la latina lingvo, kaj militistoj.

La familio de Cezaro, laŭ legendo, devenas de la diino Venera.

Cezaro estis afabla en mieno, donacema en mono, sed tre ruza en menso. Lia afableco kaj donacemo ofte estis velura ganto sur mano el fero. Tio trompis Pompeon kaj multajn romanojn, sed ne Ciceronon kaj Katonon, kiuj travidis Cezaron.