Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/31

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madamo de Pompadour, portreto de François Boucher proksime en 1750
Madamo de Pompadour, portreto de François Boucher proksime en 1750

Madamo de Pompadour (la 29-an de decembro 1721 – la 15-an de aprilo 1764) estis amantino de la franca reĝo Ludoviko la 15-a (Francio).

Ŝi naskiĝis kiel Jeanne-Antoinette Poisson. Ŝia patro estis en la jaro 1725 ellandigita el Francio, sed laŭ famoj li ne estis per ŝia vera patro, ŝia patro estis onidire riĉa financulo Le Normant de Tournhem, ŝia pli posta duonpatro. En la jaro 1741 ŝi edziniĝis kun lia bofilo Charles-Guilaume La Normant d’Etoiles, kun kiu ŝi havis du infanojn. Madamo de Pompadour estis klera kaj sprita, ŝi sciis bone danci, gitarludi kaj ŝi okupiĝis per arta gravurado. Ŝi akiris ŝatatecon en la socio kaj ŝia sinvestado influis laŭtempan modon.