Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/43

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anthony Quinn
Anthony Quinn

Anthony Rudolph Oaxaca QUINN (naskiĝis la 21-an de aprilo, 1915, mortis je la 3-a de junio, 2001) estis usona aktoro.

Li naskiĝis en Chihuahua, Meksiko. Sian filmdebuton li havis en la jaro 1936: Pro sia ekzotika aspekto li tiutempe ĉefe aperis en la rolo de malicema meksikano aŭ indiano. Internacian famon li gajnis en 1953, kiam li gajnis Oskaron pro la plej bona epizoda rolo la filmo Viva Zapata. Sekvis neforgeseblaj karakteraj roloj, kiel ekz. tiu de la perfortema Zampano en la Fellini-filmo La strada kaj tiu de la greko Aleksis SORBAS, surscenigita ankaŭ en la Broadway-teatro.