Saltu al enhavo

Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/58

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Božena Němcová
Božena Němcová

Božena NĚMCOVÁ (ŝi naskiĝis la 4-an de februaro 1820 - mortis la 21-an de januaro 1862) estis ĉeĥa verkistino, plej amata ĉeĥa aŭtoro de la 19-a jarcento.

La infanoj amas ŝiajn Fabelojn (kelkaj esperantigitaj), plenkreskuloj ŝian 200-paĝan rakonton Avineto (esperantigita), en kiu la aŭtorino rememoras sian infanaĝon, kiam ŝin kaj ŝiajn gefratojn edukis avino, simpla, sed saĝa vilaĝa virino. Ankaŭ pro la lingvaĵo estas la libro konsiderata ĉefverko de la ĉeĥa literaturo, tial ĝi estis esperantigita jam en 1914.