Portalo:Homoj/Homoj po semajno/11

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ROBERT HOSSEIN kiel Jeoffrey de Peyrac kaj Michele Mercier kiel Angeliko estas dankemaj por sia gloro antaŭ ĉio al kvinparta filma ciklo pri bela markizino. En la filmo ili amis sin, fakte ili ĝis hodiaŭ malamas unu la alian.


Robert HOSSEIN (li naskiĝis la 30-an de decembro de 1927 en Parizo) estas franca aktoro kaj reĝisoro.

Liaj antaŭuloj devenas el Rusio. Li estas unusola filo de muzika komponisto kaj pianisto. Jam en infanaĝo pli interesis lin aktoreco ol lernado kaj pianludo. Kiel dekkvarjara li komencis sendi siajn teatraĵojn por prijuĝo al literatura komisiono kaj je unu jaro pli malfue li aliĝis en aktorkursojn de Tania Balach, René Simon kaj Jean Marchat.