Portalo:Homoj/Homoj po semajno/34

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Martí
José Martí

José MARTÍ aŭ José Julián Martí Pérez (naskiĝis la 28-an de januaro 1853 en Havano, mortis la 19-an de majo 1895 en Dos Ríos) estis kuba fama kuba politikisto, ĵurnalisto, filozofo, poeto kaj nacia heroo. Li luktis por la sendependeco de sia patrujo.

Martí komencis jam tre juna batali por la sendependeco de Kubo el de hispana dominado. Li ekziliĝis kaj studis en Hispanio, kaj ankaŭ tie propagandis kontraŭ la malbonaj agadoj de la tiama hispana registaro. Li poste loĝis en Francio kaj diversaj landoj de Sudameriko. Li muntis sian bazon en Usono, sed samtempe li forte oponis ĉian partoprenon de la usona registaro en la lukto, timante la enmiksiĝon de tiu lando en la posta historio de la insulo. Li mortis dum la sendependiga batalo kontraŭ la hispana armeo. La internacia flughaveno de Havano estas nomata laŭ li.