Portalo:Homoj/Homoj po semajno/42
Jakub Jan RYBA (Jakobo Johano Ryba) estis ĉeĥa pedagogo, komponisto kaj poeto, aŭtoro verŝajne de la plej konata ĉeĥa kristnaska meso – Ho, majstro, leviĝu rapide (Ĉeĥa meso kristnaska), kiun oni nun ludas dum Kristnasko en Belgio, Francio, Japanio, Svislando... Ties aŭtoro Jakub Jan Ryba fariĝis fenomeno, al kiu oni eĉ ne aranĝis sepulton – onidire li ne meritis ĝin, memmortiginto.
Jan Jakub naskiĝis la 26-an de oktobro 1765 en Přeštice. Ĉi tie lia patro – instruisto kaj muzikisto – komencis doni al li bazan muzikan klerecon.