Portalo:Homoj/Homoj po semajno/51

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hegelo pentrita de Jakob Schlesinger
Hegelo pentrita de Jakob Schlesinger

Georgo Vilhelmo Frederiko HEGELO (1770–1831) (germane: Georg Wilhelm Friedrich HEGEL [georg vilhelm fridriĥ hegel]) estis germana profesoro kaj giganto de la okcidenta filozofio de la 19-a jarcento. Li estas kun Kantio opiniata kiel plej granda filozofo depost antikvepoko. Li estis unu el plej grandaj kreintoj de idealismo en germana filozofio kaj kreinto de sia propra sistemo (heglismo) kiu estiĝis la bazo de posteaj filozofioj (marksismo, mesianismo, ekzistencialismo, postmodernismo) kaj ĝi estiĝis eĉ la ĉefa modelo de monda idealismo (precipe laŭ heglisma ontologio). Multaj historikistoj de filozofio opinias lin kiel plej granda idealisto en romantismo.