Portalo:Homoj/Homoj po semajno/8

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ralf Wolter kiel Sam Hawkens
Ralf Wolter kiel Sam Hawkens

Ralf Wolter naskiĝis la 26-an de novembro 1926 en Berlino kiel filo de humuristo, akrobatisto kaj kantisto. Li vizitis aktoran akademion en la nask-urbo kaj li komencis sian aktoran karieron en diversaj berlinaj teatroj same kiel en kabareto "Schall und Rauch". En la jaroj 1954 ĝis 1958 li estis membro de kabareto "Rauchfang" kaj li rolis apud konataj kolegoj kiel Ruth Stephan, Wolfgang Müller, Edith Hancke kaj Günter Pfitzmann. Ralf venis al filmo en 1951, ni povis ekvidi lin en satira komedio "Die Frauen des Herrn S.". Dank' al sia humoro kaj talento li baldaŭ rolis en multnombraj komedioj kaj muzikfilmoj kaj li fariĝis ŝatanto de publiko.