Portalo:Inĝenierarto/Artikolo de la monato/2013-08

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tranĉado de ŝtalo per oksigeno.

Ŝtalo estas tre malmola metalo, alojo de fero kun kvanto da karbono inter 0,088% kaj 2,0%, la feraj alojoj kun pli ol 2.0% da karbono nomiĝas gisfero, tiaj alojoj estas tre fragilaj kaj ne eblas forĝi sed oni devas modligi ilin.

La ŝtalo ja estas forĝebla sen speciala traktado, kaj ĝi eblas akiri per traktadoj meĥanikaj aŭ termikaj diversajn ecojn. Malmola ŝtalo entenas inter 0,6 kaj 0,7 % da karbono, mola ŝtalo entenas inter 0,15 kaj 0,25 % da karbono. La karakterizaĵoj de la ŝtalo dependas de la kvanton da alojaj elementoj kiun ĝi entenu. La ŝtaloj kiuj nure entenas karbonon nomiĝas karbonaj ŝtaloj.

La ŝtaloj kiuj entenas aliajn elementon ĥemian krom karbono estas nomataj de pluraj manieroj: Laŭ ĝia aplikado (Por-ila ŝtalo), laŭ ĝia ĉefelemento/j aloja/j (Ekzemple, ŝtalo kiun entenu ĉefe mangano nomiĝas mangana ŝtalo, se ĝi entenas manganon kaj vanadon nomiĝos mangan-vanada ŝtalo, ktp) , laŭ specialaj karakterizaĵoj (rustorezista ŝtalo), laŭ la eblo de apliki specialan traktadon (nitrogenadebla ŝtalo), ktp. Je tre simpla maniero, oni povas nomigi ordinaran ŝtalon al tiuj ŝtaloj kiuj nur entenas karbonon kaj ne havas specialan traktadon por modifi ĝian ecojn, al ĉiuj aliaj oni povas nomigi kiel specialaj ŝtaloj.

legu pli...