Portalo:Muziko/Enkonduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Muziko estas organizita sistemo de sonoj. Kiel memstara arto ĝi estis agnoskita proporcie malfrue. Ekzistas kelke da teorioj pri estiĝo de la muziko, kiuj reciproke ne eliminas sin: Kelkaj primitivaj kulturoj pruvas tion, ke la muziko estiĝis per similigado de kantbirdoj kaj pluaj naturaj sonoj. Laŭ plua teorio la muziko estiĝis kiel akompano de laboro kaj ĝi helpis konservi labortempon. El ekzistado de tonlingvoj (kiel la ĉina) oni ankaŭ juĝas, ke la muziko povis estiĝi komune kun parolo. La muzikon oni dividas laŭ kelkaj faktoroj ekz. al profana kaj spirita, popola kaj arta kaj plu al muzikaj direktoj kaj ĝenroj.