Portishead (bando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portishead en koncerto en 2013.

Portishead estas angla bando formita en 1991 en Bristol. Ili estas ofte konsiderataj unu el la pioniroj de la muziko triphopo. La bando estas nomita laŭ la najbara urbo samnoma, ok mejlojn okcidente de Bristol, ĉe la marbordo.[1] Portishead konsistas el Geoff Barrow, Beth Gibbons kaj Adrian Utley, kvankam foje oni citas kvaran membron, Dave McDonald, nome inĝeniero en liaj unuaj registroj.[2][3]

Ilia debuta albumo, Dummy, trafis kritikan laŭdon en 1994. Du aliaj studialbumoj estis publikigitaj: Portishead en 1997 kaj Third en 2008. Kaj koncerta albumo estis publikigita en 1998 nome Roseland, NYC Live.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Google Maps". Google Maps. Alirita la 22an de oktobro 2019.
  2. "The Rock Hard Times: Dave McDonald". Trht.net. Alirita la 22an de oktobro 2019.
  3. "A Portishead Fansite: Dave McDonald". Kotinetti.suomi.net. Arkivita el la originalo la 12an de junio 2011. Alirita la 22an de oktobro 2019.