Portreto de Jorge Manuel Theotocópuli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Jorge Manuel Theotocópuli, de Domenikos Theotocópoulos, «El Greco»

Portreto de Jorge Manuel Teotokopuli aŭ en hispana Retrato de Jorge Manuel Theotocópuli estas pentraĵo de El Greco, realigita inter 1597 kaj 1603 dum sia lasta periodo toleda. Ĝi konserviĝas en la Muzeo de Belartoj de Sevilo, Hispanio. Ties stilo estas Manierismo kaj temas pri surtola oleo 81 cm x 56 cm.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Jorge Manuel Theotocópuli kunlaboris kun sia patro en diversaj verkoj, kiaj la ĉefkapelo de la Hospitalo de la Karitato de Illescas. En tiu ĉi portreto li tenas la paletro kaj la penikoj, kiuj iĝas referenciloj de la portreto. La krispo de la pentristo estas konstruita per granda detalo. La mieno de la portretito montras granda inteligenton, markita per neŭtra fono. La kurtigaj manoj montras ŝajnan neekzistnatan senton de movo ene de la tuto. La pentraĵo sekvas la vojon de la venecia skolo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • ÁLVAREZ LOPERA, José, El Greco, Madrid, Arlanza, 2005, Biblioteca «Descubrir el Arte», (kolekto «Grandes maestros»). ISBN 84-955503-44.
  • SCHOLZ-HÄNSEL, Michael, El Greco, Colonia, Taschen, 2003. ISBN 978-3-8228-3173-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]