Portugala Restaŭriga Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Portugala Restaŭriga Milito (portugale Guerra da Restauração) estas serio de armitaj konfliktoj inter la Reĝlando Portugalio kaj la Reĝlando Hispanio. Ĝi startis per insurekcio favore al la Restaŭrado de la Sendependeco de la 1a de decembro 1640 — kiu finigis la duoblan monarkion de la dinastio Habsburgo el 1580 — kaj finis per la Traktato de Lisbono de 1668, subskribita de Afonso la 6-a (Portugalio) kaj Karlo la 2-a (Hispanio), per kiu oni agnoskis la totalan sendependecon de Portugalio. La insurekcio de 1640 kaj la longdaŭra milito finigis periodon de ses dek jaroj de dominado de la dinastio Habsburgo en Portugalio.[1][2]

La periodo de 1640 ĝis 1668 estis markita per periodaj konfliktoj inter Portugalio kaj Hispanio, ĉu bataletoj ĉu gravaj armitaj konfliktoj, el kiuj multaj en la kadro de konfliktoj de Hispanio kaj Portugalio kun kaj kontraŭ neiberiaj potencoj. Hispanio partoprenis en la Tridekjara Milito ĝis 1648 kaj en franc-hispana milito ĝis 1659, dum Portugalio partoprenis en nederland-portugala milito ĝis 1663. La fronto restis senmova, kaj hispanoj estis fundamente defendante sin ĝis 1660, ĉar la regno prioritatis la subpremadon de la Insurekcio de Katalunio, kaj tiukadre la ĉefaj limaj urboj ne estis konkeritaj.[3]​ Oni ĉirkaŭkalkulis 80 000 mortojn en batalo.[4]

La milito starigis la Dinastion de Braganzo kiel nova dinastio reganta en Portugalio, anstataŭ la Habsburgoj. Tio finigis la nomitan Iberian Union.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Encyclopædia Britannica. «John IV (king of Portugal)». «king of Portugal from 1640 as a result of the national revolution, or restoration, which ended 60 years of Spanish rule. »
  2. Geoffrey Parker, The army of Flanders and the Spanish road, London, 1972 ISBN 0-521-08462-8, p. 35
  3. White, 2003, p. 61.
  4. Levy, Jack S. (2015). War in the Modern Great Power System: 1495--1975. University Press of Kentucky. p. 89. ISBN 9780813163659.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • White, Lorraine (2003). «Estrategia geográfica y fracaso en la reconquista de Portugal por la Monarquía Hispánica, 1640-1668». Studia histórica 25: 60-91.
  • — (1987). «Las actitudes civiles hacia la guerra en Extremadura (1640-68)». Revista de estudios extremeños 43 (2): 487-502.
  • — (1985). War and government in a Castilian province : Extremadura 1640-1668 (pdf) (disertacio) (en angla). Universitato de East Anglia.