Possession

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Possession
filmo
Originala titolo Possession
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 25 maj. 1981, 27 maj. 1981, 28 okt. 1983
Ĝenro horora filmo, filma dramo
Kameraado Bruno Nuytten
Reĝisoro(j) Andrzej Żuławski
Scenaro Andrzej Żuławski • Frederic Tuten
Filmita en Berlino
Loko de rakonto Berlino
Muziko de Andrzej Korzyński
Rolantoj Isabelle Adjani • Sam Neill • Margit Carstensen • Heinz Bennent • Johanna Hofer • Shaun Lawton • Carl Duering • Ilse Trautschold
Produktinta firmao Gaumont
IMDb
vdr

Possession estas franc-germana psikologi-horora drama filmo de 1981, reĝisorita de Andrzej Żuławski kaj verkita de Żuławski mem kaj Frederic Tuten. La intrigo sekvas la rilaton inter spiono (Sam Neill) kaj lia edzino (Isabelle Adjani), kiu ekmontras pli kaj pli ekstrastravagancan konduton petinte divorcon.

Possession, kiel internacia kunproduktoraĵo inter Francio kaj Okcidenta Germanio, estis filmita en Okcidenta Berlino en 1980. Estante la nura anglalingva filmo de Żuławski, ĝi premieris en la 34a Kinfestivalo de Cannes, kie Adjani ricevis la premion al la Plej Bona Aktorino. La scenaron oni verkis dum la tumulta divorco de Żuławski disde la aktorino Malgorzata Braunek, kio iel influis super la rezulto. Kvankam ĝi dekomence iĝis komerce sukcesa nek en Eŭropo nek en Usono, la filmo finfine akiris statuson de kulta filmo kaj estis pli pozitive konsiderita en la lastaj jardekoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Mark revenas hejmen en Berlinon kiam lia edzino, Anna, decidas forlasi lin kaj malzorgas sian edzinajn devojn, ekzemple per neglektado de ilia filo. Mark suspektas, ke ŝi havas amanton, nome Heinrich, fanatikulo de Nova Epoko. Sed tiu konfirmas al li, ke ŝi forlasas lin pro aliulo. Kiam la rilatoj de Mark kun lia edzino akriĝas, li konstatas, ke la nova amanto de la edzino ne estas homa. Fakte okazas kelkaj kvereloj, inter kiuj iu rezultas en tranĉilvundoj, murdoj de dungita detektivo kaj ties amanto ktp.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Isabelle Adjani kiel Anna / Helen
  • Sam Neill kiel Mark
  • Margit Carstensen kiel Margit Gluckmeister
  • Heinz Bennent kiel Heinrich
  • Johanna Hofer kiel patrino de Heinrich
  • Carl Duering kiel detektivo
  • Shaun Lawton kiel Zimmermann

Rezulto[redakti | redakti fonton]

Adjani gajnis César-on por plej bona aktorino. Dudek jarojn poste, fininte filmadon en La repentie, ŝi deklaris al Studio Magazine, ke ŝi malamegas tiun filmon:

Citaĵo
 Mi ŝuldas al la «mistiko» de Andrzej Żuławski esti malkovrinta ion, kion mi neniam volus esti malkovrinta... Possession estis nefarebla filmo, kaj tio, kion mi faris en tiu filmo same estis nefarebla, tamen mi faris ĝin, kaj kio okazis en tiu filmo kostis al mi tiom multe... Malgraŭ ĉiuj premioj, ĉiuj honoroj kiujn mi ekhavis, neniam plu tia traŭmo, eĉ ne... en inkubo!. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]